Hejmpaĝo > Ekologio > La danĝero de « lavaka »

La danĝero de « lavaka »

vendredo 20a septembro 2013, de admin

Lavaka preter la nacia vojo N°1

Lavaka preter la nacia vojo N°1


La vorto « lavaka » estas malagasa vorto, kiu iĝas internacia teknika vorto en geologia kaj geografia kampoj. Ĝi signifas truon. Tre okulfrapa estas la ofta formiĝo de « lavaka » precipe en la altebenaĵa regiono de la Granda Insulo. Temas do pri pofund(eg)a truo ovoida kun ege abrupta pario, formita el la difektiĝo de kristala kaj metamorfa rokoj kaŭze de fluetada akvo. Tamen komuna interkonsento pri ĝia kaŭzo ne aperas en la rondo de esploristoj. Iuj akuzas la detruadon faritan al la arbaro, iuj aliaj la ekscesan paŝtadon. Kulpas ankaŭ la vojkonstruado…Menciindas nur ke tiu fenomeno ne estas ekskluzive malagasia. Tiaj ravinegoj ampleksas ĝis 200 metrojn kaj estas 20 metroj profunda. Estas notinde ke la « lavaka » ne rezultas el la grunda glitmovado. Fakte, tiuj ravinegoj naskiĝas el longedaŭra procezo laŭ kiu la subtera akvo atakas iujn rompiĝemajn tavolojn de la grundo. La erozio agas rapide tiel, ke amasiĝas sedimentoj kiuj kvantas ĝis 800 m3 post kelkaj monatoj. Tamen, la truiĝa fenomeno stabiliĝas kiam ĝi trafas ian stadion. Datigo per karbono 14 montris ke kelkaj « lavaka » aĝas pli ol 20.000 jarojn, kio signifas ke ili jam ekzistadis antaŭ ol alvenis en la Grandan Insulon pramalagasoj, t.e. de antaŭ 2.000 jaroj.
Cetere, dum la seka periodo de majo ĝis novembro, alia fenomeno pri grundbruligo karakterizas la malagasan kamparon. Diversas la motivoj sed la konsekvenco estas ĉiam katastrofa. De deko da jaroj, multaj NROj estas starigitaj por eduki la kamparanojn protekti la medion, i. a. preventi grundbruligon. Sed tio ne akiris grandan sukceson. Intertempe, aliaj asocioj specife okupiĝas pri protektado de la montflankoj kontraŭ la « lavaka » uzante sciencan metodon kaj klopodante kunlabori kun la lokaj koncernitoj. Krom disrrompiĝo de iuj kutimaj vojoj, la « lavaka » alportas ankaŭ al hektaroj da rizkampoj tunojn da sablo, kio endanĝerigas la landan rizproduktadon.

Henriel Fidilalao
(inspirita el la vikipedia artikolo pri la ‘’lavaka’’)