Hejmpaĝo > Ekonomio > Ĉinio ekpintas en investado en la Granda Insulo

Ĉinio ekpintas en investado en la Granda Insulo

lundo 12a aŭgusto 2013, de admin

Dum tiuj foiroj videblas la invado far la ĉinaj artikloj

Dum tiuj foiroj videblas la invado far la ĉinaj artikloj


Francio kaj Eŭropo estis la unuaj komercaj partneroj de Malagasio danke al dinamikaj Hindopakistanoj, kiuj havas francan civitanecon. Sed de deko da jaroj, tio ŝanĝiĝas kaj Francio malprogresas tiuterene. La lokaj komercistoj komencas alkutimiĝi sin proviziumi en Guangzhou en suda Ĉinio, aĉetas tie malmultekoste artiklojn por revendi ilin je ties triobla prezo en Malagasio. Kaj formiĝis ĉina kvartalo en Behoririka, kie Ĉinoj amase investas en la konstruado de belaspektaj kaj buntaj butikoj pluretaĝaj,kiujn ili luigas al Ĉinoj kaj al malagasaj komercistoj. De tiam ĉinaj produktaĵoj senĉese inundas la lokan merkaton kaj multaj Ĉinoj ekloĝas en Antananarivo kaj en aliaj grandaj urboj. Grandaj magazenoj kaj superbazaroj estas starigitaj de Ĉinoj en diversaj lokoj de la ĉefurbo. Sed ili ne limigas sian agadon nur en komerco sed starigas ankaŭ industrion pri fabrikado de cemento kaj sukero. Granda ĉina kompanio pri publikaj vorkoj konkurencas la monopolon far la franca Henri Fraise. Alia komerca sektoro, kie ekregas Ĉinoj estas la vendado de novaj aŭtoj kaj motorcikloj. Aŭtkoncesiuloj kunlaboras nun kun famaj ĉinaj markoj. Belaspektaj kaj malmultekostaj aŭtoj el Ĉinio inundas la televidan kaj gazetan reklamojn. Malgraŭ tio, la lokaj grandaj bankoj estas en la manoj francaj sed oni ne forgesu tion, ke speciala banko por ĉinaj investantoj jam ekzistas en la ĉefurbo. Avantaĝo de ĉinaj investantoj estas ilia facileco adaptiĝi al la socia vivo, ili klopodas lerni la malagasan lingvon kaj ne hezitas eĉ edz(in)iĝi kun Malagas(in)o.