Hejmpaĝo > Esperanto en Afriko > Kiu ŝi estas ?

Kiu ŝi estas ?

ĵaŭdo 11a julio 2013, de admin

Lala sincere admonas se iu devojiĝas

Lala sincere admonas se iu devojiĝas


Ŝi nomiĝas RALALARISOA Justine, ĉie konata sub la voknomo LALA. Ŝi aĝas 58 jarojn kaj profesias kiel instruisto pri la franca lingvo en la publika liceo Andohalo en la supra parto de Antananarivo. Antaŭ tio, ŝi instruis matematikon al gimnazianoj kaj liceanoj sed pro ŝato al literaturo, ŝi decidis reveni sur la benko de la lernejo kaj eniris en la Ecole Normale Supérieure en Ampefiloha, kie pedagogie trejniĝas la futuraj instruistoj de la liceo.

Edziniĝinta al iu instruisto kaj patrino de tri infanoj, Lala tre ŝatas vivi kun siaj gefamilianoj, nun ŝi transprenas la flegadon kaj edukadon de siaj genepoj, kio donas al ŝi vivĝojon, tuj videblan el ŝia vizaĝo. Efektive, ŝi estas ĉiam ridetema kaj simple vivas sian vivon. Alia trajto ŝia estas tio, ke ŝi havas nenombreblajn geamikojn ne nur en Malagasio sed ankaŭ en eksterlando. Ŝi estas honesta virino tamen ofte ŝi sincere admonas tiujn, kiuj devojiĝas de la normo. En sia laborloko, ŝi tre kompetentas kaj emas disdividi sian multjaran sperton al kolegoj.

En 1996 ŝi konatiĝis kun Esperanto. En la komenco, ŝi ne multe pensis pri tio, ke ŝi estos forkaptota de la esperantista movado. Sian unuan vojaĝon al eksterlando okazis en 1997 kaj de tiam ĝis nun, ŝi senĉese renkontas la tieajn geamikojn de junio ĝis septembro. En Eŭropo ŝi ofte konferencas pri la vivo en Malagasio kadre de privata vizito aŭ dum SAT-kongresoj. Ŝi ludas gravan rolon en la loka esperanta vivo, ŝi estris la Unuiĝo-n de Malagasaj Esperantistoj (UME) antaŭ ol esti elektita ties sekretariino. Ŝi gvidas lingvokursojn kaj kunaŭtoris gvidlibron pri Esperanto en la malagasa. Danke al ŝiaj afablaj konatoj kaj kontaktoj, UME postvivas financajn malfacilaĵojn. Antaŭ la krizo, ŝi starigis Esperanto-klubon en sia kvartalo kaj aliĝis tie infanoj el malriĉa familio. Krom instrui Esperanton, Lala senpage donis al ili ankaŭ kursojn pri matematiko, fiziko kaj la franca lingvo. Lala ofte transdonas al tiuj infanoj lernilarojn kaj vestaĵojn donacitajn de geamikoj el eksterlando.

Lala estas virino, kiu aspektas gracila kaj malalta. Tamen ne tro fidu ĉar ŝi multe sportas kaj ankaŭ instruas karateon en iu klubo de la urbocentro. Plie, ŝi arbitracias ĉe nacia karateo-konkurso.

Lala pasiiĝas pri kultivado de floroj, diverstipaj plantoj ornamas ŝian korton. Krome, ŝi daŭre pasigas la tempon legi librojn kaj ludi antaŭ komputilo. Ŝi havas riĉan bibliotekon.