Hejmpaĝo > Esperanto en Afriko > Sendependa kaj aŭtonoma ?

Sendependa kaj aŭtonoma ?

mardo 27a aŭgusto 2013, de admin

La temo daŭre aktualas kvankam ĝi datiĝas ne de hodiaŭ. Sed la demando pli kaj pli akriĝas pro tio, ke la ĉefajn subtenantojn de afrikaj esperantistoj --- niaj gesamideanoj el Okcidento kaj Oriento --- trafas persistema ekonomia krizo por kio la unua solvo por ili estas ŝpari monon kaj draste redukti ĉiujn elspezojn. La ĝisnuna dependeco de afrikaj esperantistoj rezultas antaŭ ĉio el la malbona stato de la vivo en la nigra kontinento : nek mono, nek laboro, nek sekureco. Kaj ne nur Esperanto suferas malfortecon, ĉi tie, ĉio neniam glitglate funkcias kaj oni ĉiam devas improvizi survoje por finsukcesigi iun aferon. Tial multaj okcidentuloj ne kutimas labori komforme al tia metodo kaj estas malkuraĝigitaj plu agi en aŭ favore al Afriko. Alia konata fakto estas ke la Esperanto-movado en Afriko vivas kaj postvivas per la nura agado de fervoraj unuopuloj sed tion daŭre kaŭzas la unua supremenciita kialo. Sincere dirite, Esperanto ne estus devinta eniri ĉi tien. Afrikanoj ne estus devintaj lerni ĝin. Bedaŭrinde, la lingvo jam enradikiĝis en Afriko. Ni jam manĝis la malpermesitan frukton, sed nun ne facilas la digesto. Sekve, ĉu indas plu helpi nin materiale kaj finance ? Kompreneble neniu dece kuraĝas nei.

Ni do supozu ke oni forlasas helpi Esperanton en Afriko por ke la tiea movado estu sendependa kaj aŭtonoma. Certe dum kelka tempo, ĝi vivos, vivetos, vivaĉos kaj postvivaĉos danke al klopodado de kelkaj fidelaj aŭ fanatikaj esperantistoj, danke ankaŭ al la reto, kiu ebligos al la lokaj esperantistoj plu teni realan kontakton kun la lingvo. Formiĝos malfortaj grupoj de unuopuloj kies labora kondiĉo pli kaj pli etiĝos ĝis kompleta malaperiĝo de la restanta « komunumo de lingvouzantoj ». Kiel ja eblus lerni/instrui Esperanton kiam la gejunuloj (tamen ili estas la forto kaj estonteco de ĉiu ajn projekto en Afriko) ne povas pagi sian buskoston por ĉeesti kurson, fotokopii libroekstraktaĵon, pagi retkoston ĉe iu publika retkafejo ktp ? Ĉu plorindas la perdo de tiu parto de la monda samideanaro ? Sincere dirite ne ! Ĉar ĝis nun, Afriko kaj afrikaj esperantistoj alportas nenion gravan al nia komunumo. Afrika esperantistaro mistrafis tuŝi la vivesencon de la kulturo kaj tekniko en Esperantio. Neniu bedaŭros krom la nostalgiuloj kaj la senbridaj idealuloj.

Kaj se bonŝance ĉiuj decidus ke oni daŭre apogos Afrikanojn disvastigi Esperanton ? Necesos do ke la komunumo investu en la instruado kaj unuopa kaj amasa. Ebligi al ili havi enmane librojn kaj lernilaron. Volontuli por korespondi kun ili ĉu poŝte ĉu rete. Eĉ helpi ilin finance kaze de ekstrema neceso… Ĉu la monda komunumo akiros profiton el tio ĉio ? Sincere dirite ne ! La sama nuna situacio restos kaj ni daŭre dependos de vi, karaj gesamideanoj ! Ĉar ni estas kaj restos malriĉaj pro la avideco de niaj naciestroj, de niaj parlementanoj, de la landoj kiuj koloniigis nin, de (mal)novaj potencoj kiuj voraĉas nian riĉaĵon. Pro la senutila intesta lukto kaj kvereloj inter la lokaj movadanoj.

Ĉu senelira situacio ? Ĉu pesimismo ? Mi mem ne povas ecigi mian respondon. Sed mi rimarkis ion gravan dum mia efemera restado en Eŭropo : malgraŭ la relativa abundeco de rimedoj tie, daŭre malmultas la nombro de esperantistoj en progresintaj landoj, plimulto el ili estas maljunaj kaj la esperantista junularo apenaŭ interesiĝas kunlabori kun ili. Aliflanke, per taŭga reklamo, pli facilas allogi multajn gejunulojn lerni Esperanton en malriĉaj afrikaj aŭ aziaj landoj.
Mia konkludo estas ke nepras de nun difini novan formon de solidareco kaj sincera kunlaboro inter la esperantistoj de la riĉaj kaj malriĉaj landoj. Esperanto estas esence afero de espero kiel titoliĝas la priafrika libro verkita de Heidi Goes. Se mankas al ni tia espero, nia lingvo riskas ja malaperiĝi el la Terglobo.

Henriel FIDILALAO
henrielredtv ĉe gmail . com

Ni ja bezonas monhelpon por okazigi etan kongreson

Ni ja bezonas monhelpon por okazigi etan kongreson


Nia situacio similas al tiu aŭtopaneo, kiu bezonas la puŝhelpon de ĉiuj esperantistoj

Nia situacio similas al tiu aŭtopaneo, kiu bezonas la puŝhelpon de ĉiuj esperantistoj