Hejmpaĝo > Esperanto en Afriko > Pri la vortaro esperanto-malagasy

Pri la vortaro esperanto-malagasy

mardo 25a junio 2013, de admin

Enkonduko

Oni ĉiam ripetas ke Esperanto eniris Malagasion de 1907 sed konstateble lamas la instruado/lernado i.a. kialoj pro manko de taŭga vortaro. Fakte, ni kutime uzis kaj uzas la nacilingvajn vortarojn franca-Esperanto-franca (kelkaj esperantistoj disponas ankaŭ vortarojn anglan, hispanan aŭ itala-Esperanto-n. Kaj en la 70aj, la tiama movadano Rasoanaivo Frédéric, instruisto pri la angla, ekverkis vortareton Esperanto-malagasy kiu restis nefinita pro lia morto. Pliposte Rakotondravao daŭrigis lian laboron kaj sukcesis eldonigi ĝin danke al helpo de UEA tamen eĉ nun ĝi ne estas disponebla por la lokaj esperantistoj. Cetere, antaŭ sia morto, iu alia esperantisto, Randrianekena Roger, transdonis al la aŭtoro maŝine-tajpitajn paperojn, kiuj entenas lian vortaron malagasy-Esperanto. Mankas tempo kaj ebleco enkomputiligi ĝin kaj ankaŭ ni opinias ke ĝi daŭre bezonas poluradon/korektadon ĉar tiel eksmodaj estas multaj vortodifinoj en ĝi. Sekve, neeviteble sentiĝas la bezono havigi al la malagasa esperantistaro vortaron rilate Esperanton, des pli ke la nuna generacio malbone regas la francan lingvon.

Celoj de la laboro

Simpla estas la celo de la aŭtoro de tiu vortaro : disponigi al la malagasaj esperantistoj vortaron, kiu helpas ilin legi Esperantotekston, kies temoj estas ĝeneralaj eĉ iom popularscienca kun alireblaj vortsignifoj (kiel tiuj artikoloj aperantaj en Kontakto). Plie, la vortaro ebligos al ili verki sufiĉe facilajn tekstojn kaj artikolojn en Esperanto. Salde, la autoro fokusis siajn celojn al pedagogia kampo kaj tia sinteno influas sur la manieron difini ĉiun vorton. Li ofte preferis doni ekzemplon el la ĉiutaga vivo anstataŭ ĉerpi el literaturaĵoj.

Labormetodo kaj materialoj

Pro tiuj supremenciitaj celoj, estas malfacile hamoniigi lingvistikajn/leksikologiajn rigorecojn kun pragmata pedagogio. La aŭtoro ĉefe referencas al la nuna versio de PIV kaj utiligas ankaŭ fame konatajn vortarojn franca-Esperanto-franca, la francajn vortarojn, libroforme aŭ komputilprograme, sen forgesi la solan komputilan vortareton trilingvan (franca-malagasy-angla) de la luterana eldenejo en Malagasio. Komforme al niaj celoj, la unua laboro en 2005 konsistis el listigo de ĉiuj vortoj, kiujn la aŭtoro taksis utilaj al la averaĝa uzonto. Do li forlasis vortojn, kiuj tuŝas kampojn de tro altnivelaj sciencoj aŭ vortojn, kies uzado eksmodiĝas. Cetere, li privilegias ankaŭ tiujn vortkombinojn tre uzatajn en la ĉiutaga vivo. Evidentiĝas ke antaŭ ol transdoni la farotan laboron al iu eventuala korektanto, la aŭtoro ĉerpos ankaŭ el la retvortaro por plibonigi la enhavon de sia verkaĵo. En okazo de neceso, li donas la signifon de adjektivo, de adverbo kaj aliaj vortformoj. Difinitaj mallongigoj antaŭas ĉiujn vortklarigojn por helpi la uzanton tuj situi al kiu homa agadkampo apartenas la vorto. La aŭtoro uzas Microsoft Word por verki tiun vortaron, skribante per litertipo Arial kaj apartigante per grasaj litertipoj la kapvortojn. Ekzemplo estas donita kursivforme.

Amplekso de la laboro

La aŭtoro do eklaboris en 2005 kaj nun li baldaŭ finos la literon R. Vasta estas la verklaboro ĉar la aŭtoro pensas ke nepras profiti tiun probable nuran okazon por verki pli malpli kompletan vortaron por Malagasoj (tial li forlasis la ideon verki poŝvortaron aŭ simplan vortliston). Kvankam li intencas finpretigi ĉion meze de la venonta jaro, eĉ li ne estas konvinkita pri la pretebleco de la vortaro pro multaj kialoj, kiuj ne ĉiam dependas de li.

Kunlaborantoj

Ĝis nun li laboras sola ĉar mankas kompetentaj kunlaborantoj. Tiuj ĉi ja nepre scipovas, krom Esperanton (kaj eventuale alia(j)n fremda(j)n lingvo(j)n), la malagasan. Bedaŭrinde la nuna junularo malfacile regas sian propran lingvon kaj samtempe ne bone regas la francan. La avantaĝo de la aŭtoro estas ke li estis edukita dum la socialisma periodo dum kiu oni uzis la malagasan kiel instrulingvon. Kaj pliposte en liceo, li lernis ankaŭ aliajn lingvojn antaŭ ol studi en la universitato la instruadon de la franca lingvo al liceanoj. Alia atuto lia estas ke li verkas/tradukas ankaŭ literaturaĵojn kaj gazetarajn artikolojn en sia Esperanta vivo.

Malfacilaĵoj

La unua malfacilaĵo estas leksikografia : oni ne ĉiam sukcesas trovi taŭgan vorton por esprimi la ideon en la malagasa. Se la esperanta vorto vere ne havas signifon en la malagasa, li devas forlasi ĝin kaj tion li sentas kiel forfuĝon. Sekve, oni ofte uzas longan vortklarigon. Vorto kiel « prepozicio » ja ne havas ekvivalenton en la malagasa kaj oni nepre uzas la francan « préposition » kune kun klarigo en la malagasa. La dua barilo kuŝas en tio, ke la aŭtoro ne trovas kunlaboranto(j)n por helpi lin en la verkado/korektado. La tria estas teknika ĉar li jam vane serĉis el la reto senpagan komputilpogramon por verki vortaron. Uzi Microsoft Word estas ege laciga.

Pri la neceso ĝin eldoni

Kiam finiĝos la verklaborado, necesas trovi eblecon eldoni la vortaron kaj pripensi ankaŭ pri la maniero diskonigi ĝin por ke la verko atingu sian efektivan uzanton. Ĝis nun, la aŭtoro ne jam pensas kontakti iun ene de Esperantio.

Kaj eventuale pri ĝia elektronikigo

kio, estas la nuna plej rapida ebleco por disponigi al ĉiuj tiajn valorajn ilojn. Sed ni agnosku ke tio mobilizas ankaŭ egan monsumon kaj tre kompetentajn fakulojn. Tamen estas permesite revi.

Henriel FIDILALAO
aŭtoras la vortaron Esperanto-malagasy
henrielredtv ĉe gmail . com