Hejmpaĝo > Kulturo > Iom da poezio en tiu ĉi kruda mondo

Iom da poezio en tiu ĉi kruda mondo

mardo 4a junio 2013, de admin

Dure dure eliras vorto
pendiĝas son’ ĉe tremema lip’
el kor’ vibranta je am-agordo
ŝvito parolas dum koncip’
Vorto --- tamen tute magia
pri emo, pri amo, pri inklin’
kiu espimas al l’ alia
ke ŝia estu mi sen lim’
Kia heroeco ĉe tenera batalo
kia salto al idilia land’
kie ŝi ŝnuros min per ŝtalo
kie min havos okulrand’
kaj centfoje tordiĝas lango
dum ironie ŝi ridetas min
suĉante tortursukon el la sango
el mia jam bolanta pro tim’


HENRIEL 03.03.2003