Hejmpaĝo > Diversaj Temoj > Ĉu vi scias ke eblas uzi ankaŭ Skrill Moneybookers-on ?

Ĉu vi scias ke eblas uzi ankaŭ Skrill Moneybookers-on ?

vendredo 3a majo 2013, de admin

Por sendi aŭ ricevi monon, ni ofte aŭdas kaj uzas Western Union, Moneygram aŭ ion similan. Tamen multaj uzantoj plendas pro la ekcesa sendokosto postulita de ili. Antaŭ nelonge, mi serĉis infomojn el la reto pri la ebleco uzi Paypal sed ŝajnas ke ĝis nun, la bankoj en Malagasio rifuzas tiun metodon. Tial mi plu serĉis kaj trovis ke Skrill (antaŭe nomita Moneybookers) estas akceptitaj de lokaj bankoj. Kaj mi jam dufoje provis ricevi per ĝi monon. La sendintoj asertis ke tre avantaĝema estas la sendokosto kompare kun la kutimaj du supremenciitaj firmaoj. Kaj de tri ĝis kvin tagoj la mono estis jam ĝirita en mian bankkonton en Malagasio. Cetere, eblas ankaŭ ke komercistoj uzas ĝin (mia konto ĉe Skrill estas por onuopulo). Oni rajtas eĉ senkoste deponi en la konto sian monon. Do provu informiĝi kaj aliĝi se necese. Mi informas vin ne por reklami pri Skrill sed nur por montri ĝian avantaĝon.