Hejmpaĝo > Diversaj Temoj > Memoraĵo pri la unua kontakto kun Esperanto

Memoraĵo pri la unua kontakto kun Esperanto

lundo 10a junio 2013, de admin

Tio okazis en 1986 kiam mi lernis en la dua jaro de la liceo. Ni loĝis en la urbo Antananarivo kaj mi ĵus havis novan amikon nomitan Ratiana. Ni promenetis tra iu fama loĝkvartalo kaj li ekparolis al mi pri Esperanto. Mi estis tuj kaptita kaj faris multajn demandojn pri tiu lingvo ĉar lerni lingvojn interesis min. Eĥis en mia kapo la esprimo « Esperanto permesas akiri multajn geamikojn tra la tuta mondo », afero, kiun mi emis sperti ĉar jam delonge mi serĉis iun eksterlandanon kun kiu korespondi. Li diris al mi ke lia patro estis Esperanto-instruisto kaj ili etkoste vojaĝis al eksterlando ĉar la patro laboris en la loka nacia flugkompanio. Du aŭ tri tagojn poste, li invitis min kaj mian amikon Fred en sia apuda hejmo. Ene staris malgranda biblioteko kun pluraj Esperanto-libroj i.a. la unua versio de PIV kaj La Sankta Biblio. Kaj la instruado tuj komenciĝis. Strange sonis al mi la vorto « okulojn », kiu revenigis al mi la samsonan « eau de Cologne » en la franca ! Pliposte, mi hazarde trovis ĉe preterstrata vendisto de brokantaĵoj iun maldikan libron en la malagasa pri Esperanto. Per ĝi mi kompletis la akiritaĵon el la instruado far Ratiana. Mi laŭte legis tekston en ĝi, mia patro eĉ admonis min por ke mi ne perdu tempon por tiu nekonata lingvo. Post kelkaj monatoj, mi decidis viziti la patron de Ratiana por plu lerni la verdan lingvon…

Henriel Fidilalao
Malagasio