Hejmpaĝo > Malagasio > Ĉiĉeroni en la alta parto de Antananarivo

Ĉiĉeroni en la alta parto de Antananarivo

sabato 2a novembro 2013, de admin

JPEG - 294.7 kb
Bela vido al la suba ebenaĵo de Antananarivo
JPEG - 313.5 kb
Historioriĉa kvartalo
JPEG - 222.7 kb
Kristanismo influis nian historion
JPEG - 220.8 kb
La Romkatolika katedralo

Malnova kvartalo estas tiu supra parto de Antananarivo, kie formiĝis en la deksepa jarcento la embrio de la ĉefurbo. Temas do pri historioriĉa kvartalo ĉefe pro ligiteco al la merina (tribo en la centra altebenaĵo) dinastio.

La Reĝina Palaco estas rekonstruita post ĝia bruliĝo en 1994. Apud ĝi staras la Palaco de la Ĉefministro, ankaŭ rekonstruita post ĝia bruliĝo en 1976.

Inter ambaŭ troviĝas la tiama Palaco de Justico. Sed ĉe loko iom pli malalte tuj videblas la impona publika liceo Andohalo.

Dum la kolonia periodo, ĝi estis la sola liceo en Malagasio, ĝi portis la nomon Lycée Galliéni, iu terura generalo franca, kiu per kruela metodo repacigis la landon post la invado far Francio en 1896.

Kontraŭ la liceo estas vasta ĝardeno kaj en kies flanko estas konstruita en la naŭdeka jarcento domego de evangeliistoj.

Se ni kontinue malsupreniras tra la pavimita vojo, ni preterpasos la Domon de Jean Laborde. Fakte, li estis franca metiisto, kiu instruis al Malagasoj la arton fabriki sapon, brikon, ĉarpentaĵon kaj eĉ kanonon, fusilon kaj kuglon. Li famiĝis pro sia multfaceta kapableco kaj tial li akiris la fidon de la tiamaj reĝinoj kaj korteganoj.

Postsekvas tiun domon la bela romkatolika katedralo en kies korto estis starigita la tombejo de la beatigita Victoire Rasoamanarivo. En la ĉirkaŭajo troviĝas ankaŭ diversaj malnovaj konstruaĵoj servantaj kiel privatajn lernejojn. Por akiri la favoron de la tiamaj reĝinoj, evangeliistoj (precipe la anoj de la LMS aŭ London Missionary Society el Anglio) kaj romkatolikanoj konkurence konstruis preĝejojn kun apudaj edukejoj.

Ĉe la krutaĵo, kiu kontraŭstaras la vastan ebenaĵon de la malalta kvartalo, oni envolvis la mortkondamnitojn kaj enĵetis ilin, ili ruliĝis preter la kruta deklivo ĝis frakasiĝo sur la granitajn rokojn sube. Krom tio ĉio, centra komandejo de la nacia armeo kaj tiu de ĝendarmo elektis lokon tie.

De tiu supra parto ja eblas vidi la vastegan bildon de la tuta malalta ebenaĵo. Supreniĝas ĝis tie la ronronado de la ĉiutaga vivo.

JPEG - 324.1 kb
La impona liceo Andohalo
JPEG - 283 kb
La Reĝina Palaco rekonstruata
JPEG - 418.2 kb
Ĝardeno kontraŭas la liceon
JPEG - 292.2 kb
La tiama Palaco de Justico
JPEG - 236.4 kb
Malnovega konstruaĵo de evangeliisto
JPEG - 294 kb
Palaco de la reĝina ĉefministro