Hejmpaĝo > Diversaj Temoj > Ankaŭ mi rajtas opinii eĉ se erare…

Ankaŭ mi rajtas opinii eĉ se erare…

mardo 4a junio 2013, de admin

Simplaj civitanoj suferas pro la krizo sed ĉu hasta balotado solvos la problemon

Simplaj civitanoj suferas pro la krizo sed ĉu hasta balotado solvos la problemon


La 25an de oktobro okazos balotadon pri prezidenteco en Malagasio. Kvarjara krizo enmergas mian landon en profundan mizeron. Ja kulpas la malagasaj politikistoj kiuj batalas inter si por akiri estran postenon sed plej kulpas ankaŭ la t.n. internacia komunumo (la SADEC en kiu anaras la afrikaj landoj en la suda parto de Afriko, la Eŭropa Unio kaj la Francparolantaro), kiu diktas al ni ĉion, kion ni devas fari kvazaŭ Malagasio ne estus lando sendependa nek suverena. Eĉ plie, la loka usona ambasado kaj iuj UNaj diplomatoj senhonte esprimas personan takson pri la nuna transiraj regnantoj kvankam l’internacia kontrakto pri diplomatio malpermesas tion fari. Kial hasti pri balotado ? Ĉu por meti sur la podionon sian marioneton ?

HENRIEL
Malagasio