Hejmpaĝo > Esperanto en Afriko > Kiel allogi pli da lingvolernantoj ?

Kiel allogi pli da lingvolernantoj ?

merkredo 16a oktobro 2013, de admin

Jen estas demando, kiu obsedas ĉiujn kursogvidantoj sed la respondo varias laŭ la situacio. Laŭ mia sperto, la ĉefa problemo estas ne kiel instrui ilin sed kiel reteni ilin ĝis la fino de la kurso, kiel reteni ilin aktiviĝi en oficiala kadro kaj kiel igi ilin fidelaj movadanoj. Pelmele mi prezentas sube kelkajn ‘’solvojn’’, kiuj ne ĉiam trafas, bedaŭrinde :

  • de tempo al tempo investi en la informado, varbado kaj eĉ reklamo

Mi ja rimarkas ke, pro diversaj kialoj, Esperantio ne tro ŝatas investi (en la senco ‘’perdi monon’’ !) en la informado kaj reklamado kvankam tio estas necesa de tempo al tempo.

  • daŭre uzi la varbmetodon ‘’ de buŝo al oreloj ’’

Se iu lernant(in)o havas bonan impreson dum la kurso kaj post kontakto kun la membroj de la klubo, li/ŝi nepre rakontos tion al siaj geamikoj tiel, ke iu alia el inter si decidos akompani lin/ŝin en la kurso. Kaj mi ne ĉesas instigi miajn gelernantojn paroli pri Esperanto al siaj respektivaj familioj kaj konatoj.

  • montri al la junularo iom da modernaspekta movado

Je la unua kontakto kun novicoj, necesas montri al ili ke Esperanto estas vera lingvo, kiun uzas diversaj homoj. Mi montras al ili ke sufiĉas tajpi ‘’Esperanto’’ en Google por ke aperu pli ol milionoj da artikoloj. Eblas elekti Esperanton kiel lingvon en Facebook, Ubuntu aŭ Mozilla Firefox. Ke nun androida sistemo por poŝtelefono uzas ankaŭ ĉapelitajn literojn. Krome, eblas lerni Esperanton per la reto, lumdiskoj kaj retradio…kaj ekzistas eĉ universitata kurso en Esperanto.

  • provizi al la gelernantoj korespondantojn

Nepras prepari tion kiel eble plej frue kaj inici la gelernantojn skribi sian unuan, duan, trian eĉ kvaran leteron.

  • tuj uzi konkrete la lingvon

per kluba Eo-babilado, muziko, skajpo kaj Facebook, uzi sondokumentojn mp3 kaj enigi ilin en la poŝtelefonon de la gelernantoj, uzi la reton ĝenerale.

  • aliĝi ilin

al la junulara sekcio de la loka nacia asocio, kie ili povas partopreni diversajn aktivadojn precipe kulturan.

  • organizi oftajn rekontiĝojn kaj ekskursojn

Certe tio permesas uzi la lingvon en iu amuza momento sed la ĉefa celo estas ke ĉiu sentu sin membro de iaspeca familio.

  • oferti premion al la sukcesintoj de oficialaj lingvoekzamenoj

La premio varias de simpla simbola aĵo al valoraj donacoj. Gravas nur ke la instruisto kaj la nacia asocio rekonu la klopodon faritan de la junul(in)o por bone lerni la lingvon.

Henriel
klubgvidanto

JPEG - 145.9 kb
Estigi amikecan etoson helpas allogi la gejunulojn resti en la klubo
JPEG - 176.3 kb
Kontakto kun alilandanoj kuraĝigas niajn infanojn pli lerni Esperanton