Hejmpaĝo > Ekonomio > Monda Banko : de dependeco al emancipiĝo ?

Monda Banko : de dependeco al emancipiĝo ?

mardo 1a oktobro 2013, de admin

Iom da historio

Dudekjaro da socialisma reĝimo drivis Malagasion sub la gvidado de l’Admiralo Ratsiraka Didier. Kaj en la fino de la 80aj, li mem decidis alproksimiĝi al la Monda Banko (MB) kaj la Internacia MonFonduso (IMF).

Drastaj kondiĉoj interŝanĝe de malgrandaj monhelpoj

De tiam la ekonomio de la Granda Insulo troviĝas sub la kompleta kontrolo far tiuj du internaciaj institucioj. Estas mirinde kaj pripensveke ke kelkaj malagasaj ekonomikistoj laŭte defendas la MBon fronte la indigniĝon de kelkaj civitanoj, kiuj amare konstatis ke malgraŭ la helpo donita de ĝi, la lando (kaj ne nur Malagasio) daŭre mergiĝas en profundan mizeron. Male, tiuj universitataj ekonomikistoj asertas ke la du Internaciaj institucioj estas la ‘’nura’’ vojo por progresigi la landon. Post ŝanĝiĝo de reĝimo, la MB ĉiam postulas ke oni verku novan strategion por relanĉi la ekonomion, sama modelo de strategio estis entrudita al ĉiuj afrikaj landoj, nur ties nomo ŝanĝiĝas. Evidentiĝas ke tiuj ekonomikiistoj estis la ĉefaj kunaŭtoroj de la strategio, ili plenumas ankaŭ taskon pri konsultado kaj kontrolado interŝanĝe de alta pago. Nun ili jam ricevis la nomon ‘’papago de la Monda Banko’’ pro tio, ke ili nur ripetadas la neceson respekti ĉiujn kondiĉojn por akiri de tiu banko krediton. Ĉiujare, la totala helpo de ambaŭ institucioj saldas eĉ ne unu miliardon da usonaj dolaroj. Cetere, oni sin demandas kiom da dolaroj efektive atingas iun projekton ĉar oni devas multe pagi al la enlandaj kaj eksterlandaj funkciuloj de la MB.

Tragikaj konsekvencoj

Trideko da jaroj de kunlaborado kun tiaj famaj institucioj alportis nenion konkretan al Malagasio. La popolo sinkas en mizeron kvankam en iuj periodoj, la kreskoaltiĝo de la ekonomio atingas 4-5%. Ne plu eblas dungi ŝtatoficistojn por anstataŭi emeritojn kaj mortintojn. Sekve, terure mankas instruistoj kvankam la mono de la MB permesis konstrui milojn da klasĉambroj, ne plu sufiĉas la nombro de kuracistoj kvankam oni konstruis kamparajn hospitalojn, raras la policanoj tiel, ke gravaj krimoj aperas en gazetoj ĉiutage. Cetere, Je iu ajn problemo, la MB kaj la IMF ne havas alian solvon ol devaluti la lokan monon, kio estigas neimageblan bankrotiĝon de la etaj komercoj de simplaj civitanoj kaj etigas ankaŭ la enpoŝan monon de ili. Sekve, la kondiĉoj postulitaj de la MB kaj IMF interŝanĝe de malgranda monsumo donita al Malagasio neniam permesos al ĝi ekstarti pli dinamikan ekonomion. Male, pli ol 2/3 de necesa mono por funkciigi la landan vivon venas de la eksterlanda helpo, kio signifas ke tiaj helpoj helpas Malagasojn dependi de aliuloj. Krome, MB kaj IMF postulas privatigon de ĉiuj ŝtataj kompanioj kaj firmaoj, kio ofte igas malfortika la publikajn servojn.

Senprecedenca situacio

De 2009 ĝis nun, neniu emis helpi Malagasion se temas pri rilato kun oficialaj institucioj aŭ inter du landoj. Pro tio, la nuna transira regantaro provis strikte mastrumi la iomon, kiom ĝi disponas. Tamen ĝi sentrafe sukcesas pagi la salajron de la ŝtatoficistoj, funkciigi la administracion kaj eĉ pagi la eksterlandajn ŝuldojn de Malagasio. Eĉ la MB asertis ke tio estas senprecedenca situacio en la mondo ĉar, malgraŭ la longedaŭra politika krizo (la MB komparis la nunan situacion de Malagasio al tiu de lando travivinta militon), la ekonominivelo ne disfalas al minuso.

Kaj se oni daŭrigas la saman vojon ?

Feliĉe ke kelkaj ekonomikistoj reagis kaj subtenas alian tezon laŭ kiu ne nepras peti krediton de la MB kaj la IMF. Ili asertis ke Malagasio i. a. solvoj disponas engrundajn riĉfontojn pri kies ekspluatado eblas trovi multajn privatajn kaj ŝtatajn partnerojn. Konkreta ekzemplo estas la kontrakto subskribita de la registaro kun iu ĉina kompanio por ekspluati la minan feraĵon en Soalala, en la nordokcidento de la insulo. La kompanio jam antaŭpagis al la ŝtato pli ol 100 milionojn da usonaj dolaroj kaj tiu mono permesis konstrui en 6 provincoj modernajn hospitalojn ekipitajn de avangardaj kuraciloj. Krome, post du aŭ tri jaroj, Malagasio komencos produkti petrolon, nepras do profitigi tion ne nur al la grandaj petrolkompanioj sed ankaŭ al Malagasoj.

JPEG - 178.9 kb
Mizero ne plu kaŝas sian vizaĝon
JPEG - 217.9 kb
Postvivi kaj postvivaĉi estas la nura filozofio de multaj Malagasoj