Hejmpaĝo > Malagasio > Ne ĉiam helas bildo de Afrikanoj en Malagasio

Ne ĉiam helas bildo de Afrikanoj en Malagasio

sabato 21a septembro 2013, de admin

Ankaŭ Malagasoj estas Afrikanoj

Ankaŭ Malagasoj estas Afrikanoj


De kelkaj jaroj videblas en Antananarivo butikoj, kiujn estras nigrahaŭtaj afrikanoj. Ili vendas diversajn varojn kaj vestaĵojn. De ekstere oni konstatas ke ili estas riĉaj kaj ili rekte iras al Ĉinio por sin proviziumi. Per luksaj aŭtoj kaj motorcikloj ili veturas tra la urbo sed ilia ĉefa trajto estas paroli tre laŭte surstrate des pli ke ili jam havas pli altan staturon kompare kun avaraĝa Malagaso.

Sed preskaŭ ĉiutage gazeto raportas pri misfaroj de Afrikanoj enloĝantaj en Antananarivo. Iuj famiĝas pri fabrikado de falsaj monoj, aliaj pri nelica aĉetado de valoraj ŝtonoj, orpolvo aŭ aliaj minaĵoj. Daŭre temas pri ili koncerne fabrikadon de falsa pasporto, kiun ili mem kunportas por vojaĝi al Francio aŭ Reunio. Alia pli bona bildo prezentas Afrikanojn, kiuj estras kristanajn sektojn kun nekutima rito kaj ceremonio.

Tiuj Afrikanoj ne estas ĉiam bone vidita de la lokanoj. Por kelkaj malagasaj knabinoj estas interese “koramikiĝi” kun ili ĉar ili havas monon kaj tion ne tro aprezas la lokaj knaboj. Alia problemo estas tio, ke se iu Afrikano luprenas domon, alvenas aliaj samlandanoj liaj pli poste tiel, ke venos plendoj far la najbaroj pro konstanta bruaĉo. Kaj venas policistoj por kontroli, ofte evidentiĝas ke kelkaj el tiuj fremduloj ne havas laŭregulan paperon por restadi en Malagasio.
Malagasoj ne tro tendencas al ksenofobio tamen tiuj Afrikanoj akiris finomon “gena” [gena] kiu signifas “ege nigra”. Eble tio klarigeblas per la imago postlasita de nigraj francaj soldatoj, al kiuj la franca kolonireganto ordonis masakri Malagasojn dum la revolto en Marto 1947. Tiam ĉiuj timis tiujn “Senegalojn” (ĉiuj nigrahaŭtuloj estis tiel nomitaj), kiuj “manĝas homojn” kaj tion la Francoj mem dise misinformis por timigi la Malagasojn kaj iel por planti malamon inter Afrikanoj.