Hejmpaĝo > Malagasio > Nia kampara municipo : Ambohidrapeto

Nia kampara municipo : Ambohidrapeto

dimanĉo 22a septembro 2013, de admin

En januaro komenciĝas la priklado de la rizplantaĵo

En januaro komenciĝas la priklado de la rizplantaĵo


Ambohidrapeto estas kampara municipo sub la administrado de la distrikto Antananarivo Atsimondrano (t.e. sude de la rivero Ikopa) kaj troviĝas en la okcidento de la ĉefurbo.

La nomo signifas « vilaĝon de Rapeto » ĉar laŭ la legendo, la giganta Rapeto loĝlokis tie kaj li famiĝis pro tio, ke li kapablis fari grandegan paŝon de iu loko al alia. Daŭre restas en iu monteto de tiu municipo la laŭdira « plandospuro » de Rapeto, kiu sulkiĝis sur iu roko.

Jen estas Ambohidrapeto vidita el la nordo

Jen estas Ambohidrapeto vidita el la nordo


De la ĉefurbo la ponto Ampasika estas la ĉefa enirvojo al Ambohidrapeto kaj oni sekvas la asfaltitan vojon trairante la municipojn Bemasoandro kaj Andranonahoatra. De tiu ponto ĝis la monteto la distanco estas proksimume tri kilometroj. Ambohidrapeto anaras kamparanojn sed pro la malvasteco de la ĉefurbo, tiu ĉi pli kaj pli etendiĝas al sia periferio. Tial en Ambohidrapeto konstruiĝas modernaj domoj stariĝas tie kaj ie allogaj varbutikoj. Verdire la nombro de aŭtentaj kamparanoj malpliiĝas kaj eble estas tempo por modifi la administran statuton de tiu municipo. Ambohidrapeto famiĝas pro sia metiartaĵoj. Kvankam eblas admiri la panoramon de la ĉefurbo el Ambohidrapeto, daŭre mankas taŭgaj infrastrukturoj por turismo. Menciindas ke ekde 2006 estis starigita en Ambohidrapeto Itaosy Esperanto-Klubo (IEK) kun deko da membroj.

La ĉefa vojo preter la municipa bazaro

La ĉefa vojo preter la municipa bazaro


Survoje al la monteto de Ambohidrapeto

Survoje al la monteto de Ambohidrapeto