Hejmpaĝo > Edukado kaj instruado > Katastrofa situacio pri edukado

Katastrofa situacio pri edukado

ĵaŭdo 12a septembro 2013, de admin

La familio jam vivas malriĉe tiel, ke ĝi ne plu povas prizorgi pri la pago al la instruistoj

La familio jam vivas malriĉe tiel, ke ĝi ne plu povas prizorgi pri la pago al la instruistoj


De lasta jaro sinsekvis strikoj de edukistoj de la baza ĝis la supera niveloj en Malagasio. Kaj la ministerio pri edukaj aferoj ja konfesis ke nur 30% el la instruistaro de la baza kaj meza niveloj estas ŝtatfunkciuloj, la ceterajn la gepatroj de la gelernantoj mem prizorgas proviziumante al ili monon kaj eĉ rizon ĉiujare. Antaŭ kelkaj jaroj, ankaŭ la koncernita ministerio decidis krompagi tiajn instruistojn donante al ĉiu instruisto € 30 (egalvaloron de unumonata salajro de nekvalifikita laboristo) po du monatoj.

La lastjaran strikon de instruistoj gvidis la instruista sindikato SEMPAMA kaj ĝi daŭris tutan duonan lernojaron, kio damaĝis la rezultaton de la ekzamenoj en ĉiuj niveloj. La registaro provis fari ĉion por mortigi la fajron de la postulemaj instruistoj per disdivido de la movadanoj kaj per instigo al intesta kverelo inter la strikantoj. Tiel naskiĝis alia flanko de sindikato kiu konsentas pri la strikcelo sed ne pri la metodo. Sindikato SEMPAMA ja postulis ke oni altigu ĝis 300% la nunan salajron kaj ĉiu ŝtatoficisto akiru la samegalan traktadon antaŭ la Ŝtato aludante pri la ekscesa salajro de policistoj kvankam tiuj havas nur plimalaltan diplomon.

La profesio de instruisto perdas sian dignecon kaj prestiĝon ĉefe ekde la socialisma reĝimo depost 1975 ĉar la tiama slogano estis ke la ŝtatoficistoj estu la « servantoj de la popolo ». En la kamparo, instruisto iĝas la primoko de la socio ĉar kelkaj eniras la klasĉambron eĉ sen sandaloj. En la urbo, la gelernantoj estas pli bone vestitaj ol ili. Mizera instruisto aperas ĉie. Instruistoj do plej suferas el inter la ŝtatoficistoj kaj ĉiuj reĝimoj provas disdividi la instruistaron enkondukante en la edukaferojn koloron politikan. Cetere, la diverseco de institutoj kie estis formitaj tiuj instruistoj malhelpas ilin akiri unuecon en sia profesia kaj socia postuloj. Tio des pli gravigis la decidon de la eksa reĝimo malsamigi la salajron inter ŝtatoficistoj. Ekzemple, iu novica policisto ricevas duoblon de la salajro de nove nomumita instruisto de la baza lernejo kvankam ambaŭ havas la saman diplomon BEPC, kiu markas ke ili ja finsukcesis la gimnazian nivelon.

Multaj gepatroj deklaras sin nun malfavoraj al tio, ke iliaj infanoj elektos la profesion de instruisto, kio signifas ke post deko da jaroj, la malagasa eduksistemo pli ol nun suferos pro manko de taŭgaj instruistoj kiuj volonte plenumis tiun profesion. Eĉ nun, iu ajn rajtas iĝi instruisto kvankam li/ŝi neniam studis pri pedagogio nek psikologio. Multaj gejunuloj freŝbakitaj de la fakultatoj tuj instruas en privataj gimnazioj kaj liceoj ĉar ili ne trovas laboron, kiu kongruas kun ilia respektiva fako. Instrui nur por enspezi kvankam pago al instruisto estas tamen mizera.

Universitataj profesoroj ne eskapas el tiaj malbonaj vivkondiĉoj. Ne ĉiuj loĝas en ŝtata domaro por universitataj profesoroj, multaj el ili kune veturas enbuse kun siaj gestudentoj, nur malmultaj profesoroj havas la financan eblecon ĉeesti sciencan konferencon en eksterlando kaj pro tio ĉio raregas aŭ eĉ malaltas la kvalito de la esploroj faritaj en la universitatoj.

Aliflanke, Monda Banko ofertis grandan monsumon por la edukado en Malagasio sed ĝi tuŝis nur la muron (infrastrukturon kaj materialon), la vestaĵon kaj nutraĵon de la gelernantoj sed neniam pri la vivrimedo de la instruistoj kvazaŭ ili ekzistus nur ekster la sistemo.