Hejmpaĝo > Kulturo > Novelo : RANKORULINO

Novelo : RANKORULINO

lundo 2a septembro 2013, de admin

Mi estis stiranta tra la pavimita vojo al Ambaniala kiam, de malproksime, mi ekvidis grupon de virinoj kun infanoj, ilin mi malrapide preteriris kaj mi zorge kluĉpremis por eviti kolizion des pli ke mi devis turni maldekstren, ĉi-minute ekaperis al mi ŝia vizaĝo, ŝi ja troviĝis en la lasta vico sed ŝi kvazaŭ ne vidus min. Multaj bildoj sinsekve retroiris en mia kapo revidinte tiun angulecan vizaĝon kaj intertempe mi eksentis la frenezan batadon de mia koro, dudekon da jaroj post nia lasta intervidiĝo dum nia unua universitata jaro. Tamen mi ne haltis kaj mi daŭre ŝtelrigardis ŝin el la retrovidilo, mi konstatis ke ŝi apenaŭ rigardis al la aŭto kvankam ŝi konvinkite rekonis min.

- “Kiel ŝi nomiĝas ? “ demandis al mi mia amiko, kiu loĝas en la sama kvartalo. Ŝia nomo estas Lanto kaj mi eĉ donis al mia amiko ŝian lastan adreson de mi konitan. Mi daŭre memoras pri ŝia loĝloko, malantaŭ ŝia domo estis iu familia tombo kaj ŝajnas ke ŝia patrino estas enterigita tie. Krom la adreso, mi aldonis pri tio, ke ŝi havis bofraton, kiu laboris en urbocentra impostejo.
- “Ah, mi bone konas ŝian familion ! En nia preĝejo, ni mokŝerce vokas la bofraton Zakaiosy” eksklamaciis mia amiko. Verdire, mi ne sciis kion fari kaj kion komisii al tiu amiko mia. Finfine, li mem sugestis ion :
- “Se tio plaĉas al vi, mi provas priparoli pri vi kun ŝi venontan dimanĉon, ĉar ankaŭ ŝi estas membro de nia preĝeja koruso”.
- “Bona ideo” mi diris ne sen ĝeneto kaj hezito, “kaj bv transdoni al ŝi mian mesaĝon : mi ege bedaŭras kaŭzi al ŝi tiom da malfeliĉo. De ŝi mi sincere petas pardonon”. Kaj mi klarigis al mia amiko pri kio temis nia am-disrompiĝo, “...ankaŭ ŝi kulpis pro tio, ke ŝi ne plu kontaktis min kvankam ŝi bone sciis ke tiam ĵus mortis mia unika fratino, do mi travivis nestabilan periodon...”

De mia amiko mi ne plu aŭdis novaĵon, eble li estis okupita prepari disertacion pri iu universitata esplortemo. Kaj mi jam forgesis pri la afero ĉar mi baraktadis por vivteni la familion precipe dum tiu periodo de persistema krizo. Sen paroli pri la peza etoso kaŭze de la varmo. Tamen, iutage, li denove aliris al mia laborejo.
- "Mi devis unue kontakti ŝian nevinon antaŭ ol albordi ŝin" diris mia amiko, ĝoje radianta en la vizaĝo, kiam li venis al mia laborloko por raporti pri sia misio. "Ŝi asertis ke la onklino ofte malbonhumoras, do estas preferinde elekti la oportunan momenton".
- "Ĉu finfine vi parolis kun ŝi ?" mi senpacienciĝis.
Li jesis kaj samtempe amuziĝis pro la ŝanĝiĝo de la sentesprimo videbla tra miaj okuloj. Li rakontis ke, kiam li prononcis mian nomon antaŭ ŝi, Lanto ne povis kaŝi sian rideton sed ŝi tuj petis ke oni prokrastu la diskutadon ĉar ŝi ankoraŭ havis multajn farendaĵojn.
- "Pri kio ŝi okupiĝas ?" mi scivoleme demandis al mia amiko, kiu estis tuj forironta.
- "Laŭ mia opinio, eble ŝi estas instruistino en iu apuda privata gimnazio sed pri la fako mi ne scias".

Probable ŝi instruas la malagasan lingvon ĉar antaŭ nia am-disrompo, ŝi studis tiun fakon en la fakultato en Ankatso dum mi, mi estis studento pri la franca lingvo en la pedagogia supera instituto en Ampefiloha. Kaj tial ĝuste malvarmiĝis nia rilato, ŝi estis iom for de mi pro la studado kaj ni ambaŭ apenaŭ havis liberan tempon por rendevui. Des malplibone ke intertempe mortis mia sola fratino, la sola familiano kiu bone rilatis kun Lanto. Mi ekvidis ŝin dum la enterigado de mia fratino sed tiumomente, ŝajnas al mi ke mia koro ne plu batis por ŝi kvazaŭ mia amo por ŝi kunportiĝus entomben kun mia amata fratino.

Ne mirinde se ŝi petis prokrasti la babiladon kun mia amiko. Ŝi daŭre ne ŝanĝiĝas. La sama knabino, kiu kapablas hipokrite eviti. Fakte, ŝi rankoras kontraŭ mi, eĉ plie ŝi ade hatas min kaj ŝia reago signifas ke ŝi ne plu emas rilati kun mi. Sed verdire, mi ne celis tion, mi deziris nur ke ŝi sciu mian bedaŭron kvankam ŝi ne pardonos min. Rankorulino.

Jam foriris delonge mia amiko. Estas la kvara posttagmeze kaj necesas ke mi fermu la butikon pli frue. La suno daŭre disdonas mildan varmon super ni tiel, ke multaj infanoj decidas brue ludadi en la korto antaŭ la butiko. Io pezas en mia koro kaj tio iom sufokas min. Io ĝenas mian vivon ĉar mi scias ke antaŭ ŝiaj okuloj mi kulpas, perfidis, korŝiris, detruis, jam delonge mi transformiĝis en monstron...Hodiaŭ estas sabato. Esperu nur ke en venonta merkredo aŭ ĵaŭdo, mi fine sukcesos forgesi ĉion. La tempo ja plugos la sterilan grundon sur kiu velkis nia amfloro.

HENRIEL Okt. 2013